Kadre de la 102a Universala Kongreso de Esperanto
Seulo, Korea Respubliko 2017-07-22 ĝis 2017-07-29
Sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA)
kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)
Ekde la 63-a UK en Varno CED organizas la Esperantologian Konferencon en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ili traktas plej diversajn temojn en la scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko.
Esperantologia Konferenco 2017:
Esperantologio: Pli profunde kaj pli vaste
Kie: Salono Lapenna (tria etaĝo, ĉambro 303), Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj, Seulo
Kiam: Jaŭdon, la 27an de julio 2017
Je kioma horo:
Parola sesio komenciĝos je la 09:00 kaj daŭros ĝis la 13:00.